Kelkaj notoj pri la svarmo de reguloj

From Apertium
Jump to navigation Jump to search

La ĉi-sekva klarigo estas pri la kataluna, sed ĝi same taŭgas por la hispana kaj parte por la franca kaj aliaj latinidaj lingvoj. Ni aperigas ĝin ĉi tie, ĉar ĝi eble helpos iun.

Ordo de adjektivoj[edit]

Verŝajne la plimulto de reguloj rilatas al la inversigo de la ordo de la adjektivoj (kutime postmetita en la latinidaj lingvoj, malkiel en esperanto kaj la angla). Tio kaŭzas grandajn kapdolorojn kaj necesigas profundetan sintaksan analizon. Ekzemple vidu, kio okazas, se oni havas nur regulon N + ADJ -> ADJ NOM en frazoj kiel:

  • la casa gran -> la granda domo
  • la casa gran i bonica -> * la granda domo kaj bela
  • la classe mitjana-alta -> * la mezuma klaso-alta
  • el nen i la nena grans -> * la knabo kaj la grandaj knabino
  • ktp.

Krome necesas pritrakti la kazojn (kaj iliaj kombinoj!):

  • kun artikolo (difinita aŭ nedifinita) aŭ sen ĝi
  • kun (antaŭmetita) poseda pronomo aŭ sen ĝi
  • kun (antaŭmetita) numeralo aŭ sen ĝi
  • kun adverbo(j) antaŭ la adjektivo aŭ sen ĝi
  • kun du, tri, kvar adjektivoj (kun/sen komoj, kun/sen "kaj"/"aŭ" inter ili)
  • ktp.

Inversigo de fraz-ordo estas granda kapdoloro, ĉar la rezulto povas fariĝi plena galimatio, kaj tiel ne malofte okazis. Ĝuste en la lastaj semajnoj mi sufiĉe laboris pri tio, kaj mi kredas, ke nun la afero estas sufiĉe stabila.

"Que"[edit]

Alia sinsekvo de reguloj venas de la traduko de "que" el la kataluna (kaj hispana kaj franca), kiuj povas esti:

  • ke
  • kiu(j)(n)
  • kio(n)
  • ol

Kaj ofte estas eraro en la elekto de la pluraj "que", pro kio necesas tion pritrakti en la reguloj (t1x kaj t2x).

Fakte pri tio estas malfacile solvebla nekontentigaĵo: temas pri la kompreno de la nombro de la rilativa pronomo "kiu". Ĉar tio pli simplas por t1x (en kiu oni devas malfari miselekton de la senambiguilon), oni analizas "que" surbaze de la vorto antaŭ ĝi (mi simpligas):

  • verbo (+adv) + "que" -> verbo (+adv) + ke
  • nomo (+adj) + "que" -> nomo (+adj) + kiu

En la dua kazo, oni decidas, ke la nombro de "kiu" estas tiu de la nomo, kiu antaŭas ĝin, ĉar plej ofte tiel okazas:

  • la casa que és bonica -> la domo kiu estas bela

Tamen tio ne veras:

  • la casa dels veïns que és bonica -> * la domo de la najbaroj kiuj estas bela

Necesus generi la nombron surbaze de tiu de la verbo post "que", sed tion oni povus nur fari en t2x kaj, laŭ la nuna strukturo, tio ŝajnas apenaŭ farebla. Por la momento mi fajfas (kaj finfine tiu problemo ne staras inter la plej urĝaj).

Aldonado de subjekta pronomo[edit]

Fine (en t2x) estas grupo de reguloj tipaj por lingvoj kiel la kataluna kaj la hispana (sed ne la angla kaj la franca): la aldonado de subjekta pronomo.

  • menjo -> mi manĝas

Kiel pri la akuzativo, montriĝas, ke aparte malfacilas aldoni ion ne ekzistantan en la fontolingvo: oni facile eraras. Do, en t2x estas amaso da reguloj por "flari", ĉu ekzistas eksplicita subjekto aŭ ĉu necesas aldoni pronomon. Kaj tiuokaze, kiun aldoni? (ekz. oni elektas "ĝi" por la tria persono singularo, ĉar mankas kompreno pri la genro de la subjekto)


Do jen kelkaj klarigoj pri la svarmo da reguloj en la kataluna (kaj hispana), dum ili mankas en la angla, kiu principe ŝajnas pli malproksima de esperanto (sed montriĝas, ke ĉefe leksike, ne sintakse). Iom da dokumentado de la problemoj povas helpi en ontaj okazoj.