Maŝintradukado al Esperanto

From Apertium
Revision as of 06:01, 4 September 2008 by Jacob Nordfalk (talk | contribs)
Jump to navigation Jump to search

Tio cxi celas fari kiel eble bonkvalitan masxinan tradukadon de la angla al Esperanto. Eventuale venos ankaux la direkton Esperanto → angla kaj eble ecx pli da lingvoj. Jam ekzistas hispana → Esperanto kaj kataluna → Esperanto.

Vi povas provi la tradukilon, sed mi avertas ke estas grandegaj mankoj ankoraux, do ne uzu la rezulton por pritaksi la projekton kaj ne raportu pri strangajxoj.

Helpu la projekton!

Gxuste nin (4a de septembo) mi estas nur mi (Jacob) kiu kiel esperantisto prilaboras la projekton! La Apertium-uloj Francis Tyer kaj Jimmy Regan estas ege helpemaj, sed tamen mi bezonas helpon de eble 3-4 esperantistoj pli por tio cxi granda entrepreno!

Vi povas helpi en diversaj manieroj:

  • Lingvistoj: Se vi komprenas vortojn tiajn cxi vi estas ege bezonata.
  • Anglalingvanojn: V.d. sube.

Ne hezitu kontakti min cxe jacob.nordfalk@gmail.com se vi havas tempon kaj volas engagxigxi en la projekto! Kore --Jacob Nordfalk 05:49, 4 September 2008 (UTC)


Homoj kiuj tre bone regas kaj esperanton kaj la anglan lingvojn

Mi bezonas aron de frazoj kiuj estas CENTPROCENTE gxuste tradukitaj en angla kaj en Esperanto. Nia nuntempa aro estas cxe English_and_Esperanto/Regression_tests.

Mia angla lingvo ne estas tiom bone ke mi povas garantiegi ke ili estas 100%e gxustaj (kaj cetere mi faras foje erarojn ankaux en Esperanto).

Ekzemple la frazo:

  • (en) I noticed too a recurrent problem with the punctuation. → Ankaŭ mi rimarkis oftan problemon kun la interpunkcio.

Cxu tiu "too" rilatas

  • al "mi" (Ankaŭ mi=mi kaj aliaj) aux
  • al "recurrent problem" (Mi rimarkis multajn aferojn, kaj ankaux oftan problemon) aux
  • al "noticed" (mi legis pri, parolis pri, kaj ankaux rimarkis multajn aferojn)

Pro tio mi estis en dubo pri la ekzakta esperanta traduko.

Ni bezonas multe pli da ekzemploj kiel tiuj de English_and_Esperanto/Regression_tests, de diverstipaj frazoj (simplaj kaj malsimplaj).


Historio de la projekto

La projekto starigxis pli-malpli la 13a de auxgusto 2008, kiam Jacob Nordfalk skribis al la Apertium-projekto:

Hello,

Im a programmer (mostly Java see my three books about Java programming at http://javabog.dk, 
but also C, C++) which needs translations to Esperanto.
Mostly Im interested in Danish-Esperanto and English to Esperanto.

Is there some way I can contribute to the project? During the next 10 months I would have plenty of time.

La pozitiva resondo venis tuj 10 minutojn poste kaj jam semanjnon poste la Apertium-uloj uzis la jam eksistantajn lingvoparojn Esperanto-hispana kaj hispana-angla por krei novan krudan (sed imponan!) lingvoparon Esperanto-anglan!

La 20a de auxgusto mi skribis al la kreintoj de http://traduku.net/.

Saluton,

Kiel vi mem rimarkas en http://www.liberafolio.org/2008/komputraduko
la Apertium-projekto (http://xixona.dlsi.ua.es/apertium-www/?lang=eo)
estas ege interesa estonta plibonigo de tradukado al Esperanto.

Mi havas kontakton kun la anoj de la Apertium-projekto kaj ili
subtenas krei angla-Esperanta tradukparo, sed mankas tauxgaj vortaroj
(t.e. kun la necesaj lingvistikaj informoj).

Mi sxatus scii, cxu la kreintoj de http://traduku.net/ eble sxatus helpi.

Kaj jam sama tago unu el la respondeculoj, Mike Leon, donacis grandegan vortliston kun entuta 114082 paroj da vortoj kaj esprimoj