French and Esperanto/Notoj pri versioj

From Apertium
Jump to navigation Jump to search

En ĉi tiu paĝo ni provas klarigi kelkajn elementojn de la unua versio de la franca-esperanta tradukilo kaj skribi kelkajn notojn por orienti la sekvan version.

Notoj pri la unua versio (februaro 2011)

La tradukilo havas du novaĵetojn rilate al antaŭaj:

  • Ĝi distingas inter verboj transitivaj, netransitivaj kaj transitivaj-netransitivaj (kvankam multaj plu estas neklasifikitaj). Tio okazas nur en la esperanto-vortaro, t.e. en la fontlingvo (bedaŭrinde) verboj daŭre estas unuspecaj. Tio (kurioze) ne tiom helpas por pritrakti la akuzativojn (ĉar ofte en esperanto postverbaj nomgrupoj ne enkondukitaj de prepozicio plej ofte postulas akuzativon: mi venos venontan lundon), sed ĝi estas utilegega por elsarki la prepozicieca nedifinita artikolo de la franca (je mange des pommes → mi manĝas pomojn).
  • Ĝi ekuzis en la fontlingva vortaro iom da laŭkuntekstaj tradukoj de plursignifaj vortoj, tamen daŭre tradukante la donitan kuntekston al pluraj morfologie sendependaj elementoj, por permesi ĝustan sintaksan analizon, ekz.
    • place → loko, place de → placo + de
    • parler → paroli, parler de → paroli + pri (ĉar la ĝis tiam unuopa uzo de unuopa "paroli pri" kaŭzas en la ceteraj ĝisnunaj tradukiloj superakuzativado: *mi parolas pri aferojn)

Komparo kun la kataluna kaj la hispana

Kompare al la antaŭaj latinidaj tradukiloj (kataluna kaj hispana), montriĝis, ke la franca havas multe pli komplikan morfologion de nomoj kaj adjektivoj, ĉar ili nemalofte havas samajn formojn en singularo kaj pluralo kaŭ en vira aŭ ina genroj: La genro kaj nombro evidentiĝas ne en ĉiu unuopa vorto (kiel plej ofte okazas en la kataluna kaj hispana), sed ĝi devas esti trovata surbaze de la aliaj membroj de la nomgrupo (ekz. de la artikolo). Tio igas, ke en la morfologia franca vortaro svarmas formoj mf kaj sg, kiuj devas esti pritraktaj per reguloj. Aliflanke, ilia svarmo kaj la eblo uzi pli ol unu interchunk-ŝtupo, igi, ke en t1x oni plej ofte analizas senartikolajn nom- aŭ adjektiv-grupojn (simile al la tradukilo angla-esperanto) kaj la plena nomgrupo estas kunmetita nur en la unua ŝtupo de interchunk. Cetere, la nedifinita artikolo ne povas esti forigita jam en t1x, kiel en la angla, sed ĝi (ofte) plu estas necesa en tiu unu ŝtupo de interchunk por ekscii pri la nombro kaj genro de la nomgrupo. Nur tiam ĝi estas forigata.

La franca verbo, cetere, montriĝis ankaŭ aparte kapdoloriga unuflanke pro ties du malsamaj helpverboj, aliflanke pro ties kompleksaj neo-formoj (ĉefe per ne... pas, sed ankaŭ per pluaj aliaj) kaj krome pro la ofta aldono de pronomoj, adverboj kaj eĉ subjunkcioj inter la helpverbo kaj la ĉefverbo kaj inter la komenca nea adverbo kaj la fina. Tio postulis grandegan kvanton da reguloj.

Plie, malkiel en la kataluna, la hispana kaj esperanto, sed kiel la angla, la franca uzas ŝajn-subjekton en nepersonaj verboj, kiun necesas forigi (il pleut → pluvas, il faut → necesas). Tamen ne ĉiam klaras, ĉu ni staras antaŭ nepersona frazo aŭ ne (il est nécessaire → estas necese / li/ĝi estas necesa).

Aliflanke, malkiel en la kataluna kaj la hispana, sed kiel esperanto, la franca ne estas lingvo pro-drop, do la franca tradukilo ne havas la kapdolorigan generadon de subjektaj pronomoj (menjo pomes → mi manĝas pomojn).

Notoj por la dua versio

Leksiko

  • Indas uzi pli bonan kaj kompletan liston de
  • Indas uzi efektivan franca-esperantan vortaron (ideale tiun de Le Puil kaj Danvy) por enkonduki multajn plu mankantajn komunajn vortojn
  • Indas plu pluki proprajn nomojn, ekz. el Vikipedio

Sintakso

  • Indas aperigi (almenaŭ) du pliajn ŝtupojn en interchunk.
    • Ŝtupo antaux3_t2x (inter antaux2_t2x kaj t2x), kiu:
      • kunigu ADV kaj V
      • forigu la spacon antaŭ iuj signoj (? ! ; :)
  • Ekzistas malfacile trakteblaj aferoj, pri kiuj indas pli serioze pripensi. Parto estas ligitaj al tio, ke en (la komencaj ŝtupoj de) interchunk ni kunigas sintaksajn grupojn en pli grandajn, sed ni povas nek legi nek modifi la internon de la content.
    • Tio igas, ke ni ne povas unugrupigi SN kaj SN, se ili estas alinombraj aŭ aligenraj
    • Tio igas, ke ni ne povas unugrupigi SA kaj SA, se ili estas alinombraj
    • La grupigo de V kaj ADV kaŭzas, ke ni malfacile povas enkonduki adverban akuzativon (iri tien)