French and Esperanto/Notoj pri versioj

From Apertium
< French and Esperanto
Revision as of 07:01, 29 January 2011 by Hectoralos (talk | contribs) (Created page with 'En ĉi tiu paĝo ni provas klarigi kelkajn elementojn de la unua versio de la franca-esperanta tradukilo kaj skribi kelkajn notojn por orienti la sekvan version. ==Notoj pri la …')
(diff) ← Older revision | Latest revision (diff) | Newer revision → (diff)
Jump to navigation Jump to search

En ĉi tiu paĝo ni provas klarigi kelkajn elementojn de la unua versio de la franca-esperanta tradukilo kaj skribi kelkajn notojn por orienti la sekvan version.

Notoj pri la unua versio (februaro 2011)

Notoj por la dua versio

Leksiko

  • Indas uzi efektivan franca-esperantan vortaron (ideale tiun de Le Puil kaj Danvy) por enkonduki multajn plu mankantajn komunajn vortojn
  • Indas plu pluki proprajn nomojn, ekz. el Vikipedio

Sintakso

  • Indas aperigi (almenaŭ) du pliajn ŝtupojn en interchunk.
    • Sxtupo antaux3_t2x (inter antaux2_t2x kaj t2x), kiu:
      • kunigu ADV kaj V
      • forigu la spacon antaŭ iuj signoj (? ! ; :)
  • Ekzistas malfacile trakteblaj aferoj, pri kiuj indas pli serioze pripensi. Parto estas ligitaj al tio, ke en (la komencaj ŝtupoj de) interchunk ni kunigas sintaksajn grupojn en pli grandajn, sed ni povas nek legi nek modifi la internon de la content.
    • Tio igas, ke ni ne povas unugrupigi SN kaj SN, se ili estas alinombraj aŭ aligenraj
    • Tio igas, ke ni ne povas unugrupigi SA kaj SA, se ili estas alinombraj
    • La grupigo de V kaj ADV kaŭzas, ke ni malfacile povas enkonduki adverban akuzativon (iri tien)