Maŝintradukado al Esperanto

From Apertium
Revision as of 08:13, 26 August 2008 by Jacob Nordfalk (talk | contribs) (New page: =Peto al esperantistoj denaske anglalingvaj= Vi povas [http://xixona.dlsi.ua.es/testing/index.php?direction=en-eo provi la tradukilon], sed mi avertas ke estas granegaj mankoj ankoraux, ...)
(diff) ← Older revision | Latest revision (diff) | Newer revision → (diff)
Jump to navigation Jump to search

Peto al esperantistoj denaske anglalingvaj

Vi povas provi la tradukilon, sed mi avertas ke estas granegaj mankoj ankoraux, do ne uzu la rezulton por pritaksi la projekton kaj ne raportu pri strangajxoj.

Mi bezonas aron de frazoj kiuj estas CENTPROCENTE gxuste tradukitaj en angla kaj en Esperanto.


Mia angla lingvo ne estas tiom bone ke mi povas garantiegi ke ili estas 100%e gxustaj (kaj cetere mi faras foje erarojn ankaux en Esperanto).

Ekzemple la frazo: I noticed too a recurrent problem with the punctuation. → Ankaŭ mi rimarkis oftan problemon kun la interpunkcio.

Cxu tiu "too" rilatas

  • al "mi" (Ankaŭ mi=mi kaj aliaj) aux
  • al "recurrent problem" (Mi rimarkis multajn aferojn, kaj ankaux oftan problemon) aux
  • al "noticed" (mi legis pri, parolis pri, kaj ankaux rimarkis multajn aferojn)

Pro tio mi estas en dubo pri la ekzakta esperanta traduko.

Ni bezonas multe pli da ekzemploj, de diverstipaj frazoj (simplaj kaj malsimplaj). Estus bone se ili iel estu ordigita laux ofteco (tiel ke ni povas prioritati se estas nesolveblaj konfliktoj).

Do, mi petas vin,

  • Se vi estas anglalinvano kaj spertega pri Esperanto, rigardu la liston cxi-sube kaj skribu al mi (jacob.nordfalk@gmail.com) se estas eraroj en la lingvajxo aux en la tradukoj.
  • Eble vi posedas (aux scias kie trovi) pli da tiaj diverstipaj frazoj?

Antauxdankon --Jacob Nordfalk 04:33, 26 August 2008 (UTC)