Esperanto/Outstanding tests

From Apertium
< Esperanto
Revision as of 20:28, 10 February 2011 by Hectoralos (talk | contribs)
(diff) ← Older revision | Latest revision (diff) | Newer revision → (diff)
Jump to navigation Jump to search

Vi povas aldoni plenajn frazojn, kiuj ne estas bone tradukitaj, kun iliaj ĝustaj tradukoj por la projekto Maŝintradukado al Esperanto. La frazoj estu realaj aŭ almenaŭ realecaj (t.e. ne tro strangaj aŭ elpensitaj). Eventuale, eblas aldoni nur tradukon de termino aŭ konkreta vorto, sed prefere tion en frazo.

La celo estas orienti la evoluigantojn de la projekto pri korektindaĵoj, ĉefe pri gramatikaj strukturoj, sed eventuale ankaŭ pri leksikaj eraroj (atentu pri vortoj dusencaj, ĉefe nomoj kaj adjektivoj: nuntempe la tradukilo ne permesas distingi ĉu ekz. la angla "table" estas "tablo" aŭ "tabelo"; sed eblas aldoni frazeologion).

La modelo estas la jena:

  • (ca) Fou acusada pels grecs → Estis akuzita de la grekoj

Bonvolu konservi la kapon "* (ca)" (kiel "ca" estas la kodo de la fontolingvo) kaj la simbolon "→" inter la originala frazo kaj la proponata traduko.

Vi povas uzi la evoluigatan version de la tradukilola aktualan oficialan version.

Vi povas ankaŭ traduki tutan Vikipedian artikolon el Apertium-bazitaj tradukiloj) ĉe http://ftp2.image2work.dk:8080/vikitraduko/parametroj.jsp?de=ca&al=eo

Jen la koncernaj paĝoj por ĉiu lingvo-paro:

Se vi rimarkas, ke korektindaĵo estas jam bone tradukita, bonvolu movi ĝin al la jenaj paĝoj:

Notu: Vi ne nepre devas registriĝi, sed estas bona ideo; Post ĉiu redakto ne-registrito devas entajpi elkalkulaĵon por povi registri la ŝanĝojn.